Photo de l'auteur
5 oeuvres 12 utilisateurs 3 critiques 1 Favoris

Critiques

http://literaturo.esperanto.net/roman/libr/mirindam.html
Recenzoj
Citaĵo
„ Interesa en­havo kun morala subtendenco. Bona stilo. Verko kronita de la Akademio. ”
— Enciklopedio de Esperanto
Citaĵo
„ La unua originala romano de Luyken Paŭlo Debenham ricevis tre favoran akcepton de la Esperantistoj kaj de diversaj landoj oni petis permeson traduki ĝin en fremdaj lingvoj. Kuraĝigite de tiu sukceso Luyken eldonis duan romanon Mirinda Amo kiu estis kronata de la Akademio.
Per Paŭlo Debenham oni jam rimarkis la religiemon de Luyken. Tiu religia emo estas ankoraŭ pli forte akcentita en la nova verko. Sed lia psikologio fariĝis pli diversaspekta, pli larĝanima. La personoj de l' romano ne plu dispartiĝas en du krude distranĉitaj grupoj : la skeptikuloj - malbonuloj kaj la piuloj - perfektuloj. Eĉ la nekredema sarkasmema onklo Silaso estas bonkora simpatia viro, kaj la astrologa hinda princo Kunwar Kriŝna estas nobla majesta figuro. Kiom multnuancita galerio da tipoj kaj karakteroj. La perfida Leo Broadbent, la abnegacia elturniĝema Dorotera, la bonfarema, simplanima pastro Filipo, la energia kaj volema D-ro Graham, la milda kaj fidela Flora, la altsenta veron serĉanta Vilfrido kaj la anĝela fraŭlino Lambert. Tiajn konatojn leginte la romanon, oni malfacile forgesas kaj kun bedaŭro forlasas.
Oni povas diri ke la imago de Luyken estas tro riĉa aŭ ke li trouzas tiun riĉegon. Liaj romanoj estas tro ŝarĝitaj de materialo kaj povus liveri temojn por dek samradikaj romanoj aŭ filmoj.
Pro tio kelkfoje ĝi distiras la cerbon de l' leganto kaj ŝajnas esti kalejdoskopa.
En nia nuna epoko de psikologia kaj realisma literaturo la romanoj de Luyken apêras iom arkaismaj estus facile taksi maljuste ilian valoron. Sed oni devas konfesi ke en la limoj de eksmoda skolo Luyken verkis bonstilajn romanojn kiuj ĝisfine tenas la intereson danke al intrigaj aventuroj kaj amhistorioj kiujn li plektis ĉirkaŭ la moralan kernon. ”
— 1913(1964), Historio de Esperanto I, paĝoj 390-391
 
Signalé
Erfgoedbib | Sep 27, 2022 |
http://literaturo.esperanto.net/roman/libr/paulodeb.html
Recenzoj
Citaĵo
„ Luyken vivigas personojn de diversaj landoj. La stilo estas agrabla, la intrigo, bone kondukita, malvolviĝas, premante ĉiam la leganton. ”
— La Revuo, VII-a volumi, paĝo 190
Citaĵo
„ Jen unu el la plej gravaj bonaj prozaj verkoj de nia originala literaturo. Luyken estas vera verkisto kiu scias elekti altspiritan temon, konduki ĝis fino nevulgaran intrigon, vivigi interesajn kaj diverstipajn personaĵojn, diskrete priskribi pejzaĝojn, lokojn, mediojn laŭ iliaj rilatoj kun la variaj elementoj de l' romano.
Luyken antaŭe tradukis el la angla la Praktiko de l' Apudesto de Dio de frato Laŭrenco. Per tia traduko li fleksebligis kaj riĉigis sian stilon kaj sin preparis por la originala verkaro. Sed el la elekto de tia tradukota materialo oni povas konkludi pri la direkto de laj pensoj kaj celoj. Li apartenas al la religio "pietista". Tial li enkondukas la leganton en tiuj anglajn rondojn kiuj fervore misiadas enlande aŭ eksterlande. Kompreneble la personaĵoj kiuj probatalas la idealojn de l' aŭtoro (ekzemple Paŭlo Debenham, Vera Rossini, Helmsley) estas ĉiuj honestuloj, geniuloj, sanktuloj. Male la senkreduloj, liberpensuloj estas kanajlaj malhonestuloj. Tia partiemo estas vera simpla kaj neĝusta. En la fino de l' romano la skeptikuloj konvertiĝas pli malpli plene kaj rapide la Graco malsupreniĝas sur ilin. Laŭdo estu al Dio.
Tamen la rakonto allogas per la viveco de l' ĉefaj personoj per la lerta disvolvo de drameca agado kaj per la flueco de bona Esperanta stilo. ”
— 1912, Historio de Esperanto I, paĝo 360
 
Signalé
Erfgoedbib | Sep 16, 2022 |