Cliquer sur une vignette pour aller sur Google Books.
Chargement... En la mondon venis nova lingvo. Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Linspar Hitosi GOTOO
Aucun Chargement...
Inscrivez-vous à LibraryThing pour découvrir si vous aimerez ce livre Actuellement, il n'y a pas de discussions au sujet de ce livre. Aucune critique aucune critique | ajouter une critique
En tiu ĉi volumo aperas la kontribuaĵoj de kolegoj kaj amikoj de D-ro Ulrich Lins okaze de lia 75-a datreveno. Okupiĝante pri la akademia interŝanĝo inter Germanio kaj aliaj landoj kaj laborante en Tokio sume ĉirkaŭ dek jarojn, D-ro Lins aktivadis en sia profesia kariero interalie por ligi la Okcidenton kaj la Orienton. Kun doktoreco en moderna historio, li estas sendube la plej elstara figuro en la esplorado de la historio de la Esperanto-movado. Lia ĉefverko, La Danĝera Lingvo, aperis en pluraj versioj foje kun funda reverkado de la teksto kaj estis tradukita en nombro da naciaj lingvoj. Per ĉi tiu volumo la aŭtoroj de la kontribuaĵoj kaj la redaktoroj deziras esprimi sinceran dankon al la jubileulo pro ĉio, kion li faris dum pli ol kvar jardekoj. La volumon enkondukas studo pri la vivo kaj verko de Ulrich Lins. La postaj ĉapitroj estas ordigitaj en kvar partoj, kiuj spegulas la interesojn de la dediĉito de tiu ĉi volumo. Parto I entenas ĝeneralajn eseojn kaj historiajn studojn inspiritajn de aŭ rilatajn al la temo de lia ĉefverko, "La Danĝera Lingvo". La kontribuaĵoj en partoj II kaj III prilumas la vivon kaj agon de esperantistoj kaj diversajn aspektojn de (mikro)historiaj procezoj en kaj ekster la Esperanto-movado. En parto IV troviĝas eseoj, kiuj prezentas kaj diskutas ideojn kaj praktikojn, unue pri Esperanto kaj sekve pri aliaj lingvoj kaj lingvoprojektoj. Laste situas bibliografio de la jubileulo kaj indekso de personaj nomoj. Aucune description trouvée dans une bibliothèque |
Discussion en coursAucun
Google Books — Chargement... GenresAucun genre ÉvaluationMoyenne: Pas d'évaluation.Est-ce vous ?Devenez un(e) auteur LibraryThing. |