Uzo de LibraryThing kiel reta katalogo de (mez)granda biblioteko

DiscussionsEsperanto!

Rejoignez LibraryThing pour poster.

Uzo de LibraryThing kiel reta katalogo de (mez)granda biblioteko

Ce sujet est actuellement indiqué comme "en sommeil"—le dernier message date de plus de 90 jours. Vous pouvez le réveiller en postant une réponse.

1Roland_Rotsaert
Mai 6, 2013, 3:16 am

Antaŭ kvin tagoj mi sendis la poste kopiitan mesaĝon al la Google-listo 'bibliotekoj'; ĝis nun venis neniu reago. Ŝajne LT kaj 'kutimaj' bibliotekoj estas du apartaj mondoj. Konkrete: mi ŝatus havi konsilojn (ankaŭ konsilojn ne fari) por konstrui per LT retan katalogon por biblioteko aŭ temo. - Roland Rotsaert

--

Ĉar mi ne trovis pli taŭgan katalogan sistemon, mi registris mian personan librokolekton ĉe www.librarything.com. Kvankam estas kelkaj mankoj, mi ĝenerale estas kontenta pri ĝi. (Ĉefa manko: mi ĝis nun ne eltrovis kiel mi povas registri sur kiu breto aŭ en kiu ŝranko iu libro troviĝas; tio faciligus retrovon de malofte uzata libro kaj ebligus faron de kontrollistoj.)

Rigardante la helpo-paĝojn, mi vidis ke eblas importi ne nur unuopan titolon, sed ankaŭ kompletan kolekton (per antaŭpreparita dosiero). Pro tio venis ĉe mi kelkaj demandoj:

- Ĉu eblas uzi LibraryThing kiel retan katalogon por mezgranda E-biblioteko (kun miloj da titoloj) kiu havas lokan komputilan katalogon, sed al kiu mankas la rimedoj por enretigi ĝin?

- Eĉ pli ambicie: ĉu LibraryThing povus taŭgi kiel virtuala ĝenerala katalogo en kiu ĉiuj Esperanto-eldonoj estas registrataj, ekde la tutunuaj ĝis la baldaŭ aperontaj?

- Malpli ambicie: iam mi faru kompletan liston de la libroj verkitaj/eldonitaj/presitaj de la belgo A.J. Witteryck (http://eo.wikipedia.org/wiki/A._J._WITTERYCK); eblus krei lian virtualan katalogon je LibraryThing.

Tiuj tri projektoj laŭ mi teorie eblas, sed ĉu ankaŭ praktike (por persono kiu havas iom, sed ne multe da bibliotekista kaj komputilista sperto)? Ĉu ili estus dezirataj kaj akceptataj de la respondeculoj de LibraryThing?

Espereble inter la listanoj estas iu kiu ĝisfunde konas LibraryThing kaj kapablas respondi.

2AEA
Juin 24, 2013, 10:24 pm

Saluton Roland,

Bedaŭrinde mi ne estas sperta pri LT sed mi certe intencas uzi ĝin kiel reta katalogo por la biblioteko de la Aŭstralia Esperanto Asocio (uzantnomo AEA en LT).

Mi eĉ jam ne pensis pri bretnumeroj ĉar la libroj jam ne estas surbretigataj. Dum la pasintaj 6 aŭ 7 jaroj ili estis neuzeblaj, preskaŭ neatingeblaj, en skatoloj en 'konservejo' t.e. granda metalo skatolo luita de entrepreno. Nun ili estas sur la planko de Esperanto Domo en Sidnejo. Ni surbretigos ilin post nelonge, espereble, kaj mi iom post iom aldonos le detalojn al LT. Mi esperas aldoni ne malpli ol po cent librojn monate ĝis la fino. Estas iom komplika ĉar mi loĝas en Kanbero pli ol du cent kilometroj for de Sidnejo.

Mi ankaŭ esperas ke, estonte, tiu katalogo estos parto de multe pli grandskala unuiĝinta katalogo de esperantaj libroj kaj libraroj ĉie.

Ie mi aŭdis pri la diskutgrupo por Esperantaj bibliotekistoj, mi devas trovi tiun.

3Roland_Rotsaert
Août 11, 2013, 11:05 am

La diskutgrupo nomiĝas 'bibliotekoj' kaj troviĝas je groups.google.com.

Roland Rotsaert

Devenir membre pour poster.